Brita Normiga Instituto

Brita Normiga Instituto
emblemo
negoco
normiga organizaĵo
kompanio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1901 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Brita Normiga InstitutoGrupo BSI (angle British Standards Institution, akronime BSI) estas normiga internacia organizaĵo por la evoluo de normoj, trejnado, revizio kaj atestado. BSI testas kaj taksas produktojn kaj administradsistemojn tutmonde laŭ internacie validaj normoj en kompanioj en diversaj industrioj. BSI subtenas kompaniojn en optimumigado de siaj procezoj kaj pliigo de rendimento, kreskante daŭripovo, administrante riskojn kaj finfine fariĝi pli rezistema kaj ĝui pli da fido.

Ĝi estas granda provizanto de normoj de la mondo, kovrante ĉiujn aspektojn de la moderna ekonomio de intelektapropraĵa protekto ĝis teknikaj specifoj por personaj protektaj sistemoj. La Brita Normoj-Centro estas bazita en Londono kaj havas ampleksajn ligilojn kun naciaj normigadinstitutoj en aliaj landoj [1].

Notindas ke ĝi estas parto de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kaj provizanto de tiuj, inter kiuj elstaras ISO 9000, ISO 14000, ISO 27000. Pli ol 2,000 BSI-normoj estas publikigitaj ĉiujare [2].

BSI British Standards estas la ĉefa dividaĵo de la grupo kaj, kiel la nacia normiga organizaĵo de la UR, respondecas pri redaktado kaj publikigado de britaj normoj kaj reprezentas Brition ĉe internaciaj forumoj kiel ekzemple ISO, IEC, CEN, CENELEC kaj ETSI, por la establado de eŭropaj kaj internaciaj normoj.

  1. Annual Report 2018. BSI Group. Alirita 3 May 2019.
  2. BSI Group Annual Report 2021. BSI Group. Alirita 28 September 2022.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy